Closed captioning

Ne konfuzu kun subtekstoteleteksto.

The logo "CC" in a round white square, framed black.
La "CC en televida" simbolo estis kreita ĉe WGBH. La plej konata emblemo por (sub)tekstigo konsistas el dufoje la C-litero: CC (por Closed Captioning').

Closed captioning (litere: 'fermita apudskribo' aŭ 'ne-enkonstruita subteksto') ofte referita per la akronimo CC (ekzemple sube de filmeto), estas sistemo por elsendado de subtekstoj pere de televidsignalo, uzata ankaŭ por helpi al aŭddifektitajn spektantojn[1]. Antaŭregistritaj programoj kun la CC-sistemo estas tre utilaj por homoj, kiuj lernas novan lingvon, en kiu aŭda materialo estas elsendata, ĉar ĝi permesas kompari la prononcon kun la teksto.

Closed captioning kaj subtekstigo estas ambaŭ procezoj por montri tekston sur ekrano aŭ alia vidigilo por provizi kroman aŭ interpretantan informon. Ambaŭ estas tipe uzataj kiel transskribo de la sona parto de programo, foje inkluzivante priskribojn de ne-paroladaj elementoj. Aliaj uzoj inkluzivas provizi tekstan alternativan lingvan tradukon de la origina aŭdata lingvo de iu prezentaĵo kiu estas kutime fiksita (aŭ "malferma") en la videaĵo kaj neelektebla.

HTML5 difinas subtekstigon kiel "transskribo aŭ traduko de la dialogo kiam sono estas havebla sed ne komprenata" de la spektanto (ekzemple, dialogo en alia lingvo) kaj apudskribon ('caption') kiel "transskribo aŭ traduko de la dialogo, sonefikoj, atentindaj muzikaj indikoj kaj aliaj rilataj aŭdaj informoj kiam sono ne haveblas aŭ ne estas klare aŭdebla" (ekzemple, kiam sono estas silentigita aŭ la spektanto estas surda aŭ havas aŭdan kripliĝon).

Kaj closed capturing kaj regula subtekstigo ebligas malaŭdulojn kiuj lernas novan lingvon, personojn kiuj por la unua foje lernas legi, homojn en bruaj medioj kaj aliajn legi la tekston de la aŭda parto en DVD, filmo aŭ alia prezentaĵo. Subtekstoj povas enhavi ne nur la parolatajn frazojn, sed ankaŭ informojn pri kiu el la roluloj elparolis ilin, kaj ankaŭ informojn pri aliaj sonoj.

  1. (pt) Flávio, Florid, «Closed caption: saiba como funcionam as legendas automáticas nas TVs». Uol, la 26-an de aprilo 2014.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search